Sekvoj de la monordigo en la ŝtata buĝeto 2021: survoje al ekonomia rekuperiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-04 12:15:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Meisi Bolaños Weiss, ministrino pri  Financoj kaj Prezoj.

Havano, jan 4 (RHK) En kunteksto de tutgloba ekonomia recesio, trudita de la sanitara krizo de la Covid-19, por Kubo la jaro 2020 estis aparte damaĝita kaŭze de  daŭra eskalado de la usona politiko de ekonomia sieĝo, kiu vundas ne nur la familiojn,  sed ankaŭ la landan ekonomion. 

Kadre de tiu ĉi kompleksa kunteksto, Kubo daŭre metas la homon en la centron de ĉiuj decidoj, kaj tial,  la lando dediĉis grandajn monsumojn al la publika sano kaj ĉiuj bezonoj rilate preventon kaj kontrolon de la pandemio.

Tiu ĉi situacio devigis la landon alĝustigi sian ŝtatan buĝeton kun prioritato al la socia komponento de siaj elspezoj. Tiamaniere, pasintjulie oni tion faris, kun evidenta kresko de la deficito kaŭze de la ne planitaj elspezoj plus la perdo de enspezo-fontoj pro tutfalo de turismo kaj eksportaĵoj diversaj.

Laŭ informo de la ministrino pri financo kaj prezoj, Meisi Bolaños, je le fino de decembro la buĝeto prizorgis pli ol 1 300 milionojn da pesoj, ankoraŭ ne definitiva cifero.

Krome, la starigita monordigo, ne plu prokrastebla, postulis de la buĝeto pli ol 8 mil milionoj da pesoj por kovri la salajran reformon kaj aliajn enspezojn por la buĝetita sektoro pro koncepto de pensioj kaj socia asisto, interalie.

Tamen,  dum la unua jaro de la mona ordigo kaj la sociekonomia strategio, oni antaŭvidas korektigon popaŝan de prezoj;  kaj la kresko de la buĝeta efektiviĝos samgrade kiel kreskas kostoj. Sed ĝi estas buĝeto esence socia, kio signifas ke ĝi havas dinamikan interrilaton kun la entreprena sektoro por favore efiki la politikojn kontraŭ troa inflacio provokita de la mona devaluto.

Tiamaniere, la insulo ratifas ke la nunaj  transformoj celas iom post ioman ekonomian rekuperiĝon, tamen, ankoraŭ ni alfrontos streĉiĝojn je enspezoj kaj en la financa ordo, sed oni kreis kondiĉojn kaj adoptis grupon da politikoj por stimuli la eksportaĵojn kaj la produktadon de strategiaj sektoroj, kio kunportos pli bonajn kondiĉojn por la jaro 2022, asertis la ministrino.

Tio signifas ke la lando atentos la bazajn servojn per sia ŝtata buĝeto, kiu dediĉas al la sociaj sektoroj pli ol 65% kaj, alfilanke, ne rezignos je siaj evoluplanoj por 2030.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up