Industria komplekso Labiofam kontribuas al scienco kaj nutra suvereno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-17 10:35:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Malgraŭ la kompleksa situacio, kiun la lando spertas meze de la pandemio de Kovim-19 kaj la efikoj de la brutala usona sieĝo, Kubo ne ĉesis sian investan programon, kiu estas parto de la sociekonomika strategio, kiu permesos progresi en siaj sociaj programoj kaj la nacia industrio.

Ĉi-okaze, estas konate ke avancas  investa programo de la komerca grupo Labiofam, kiu inkluzivas tri industriajn kompleksojn, situantajn en Havano, en la okcidento,  Villa Clara en la centro kaj Granma en la orienta parto de la insulo, kies produktado devas kovri preskaŭ la tutan internan postulon pri biofekundigaĵoj, biostimuliloj  kaj biopesticidoj, por certigi pli grandan fitosanecan protekton por kultivaĵoj.

Indas rimarki, ke la aktuala administrado de la Grupo celas vakcinojn kaj medikamentojn por veterinara uzo kaj havas ampleksan gamon de biologiaj kaj farmaciaj produktoj, nuntempe garantiante 97% de la nacia konsumo de veterinaraj medikamentoj.

Pli ol fabriko, la konstruata instalaĵo en Havano estas industria komplekso, kiu havos 4 fundamentajn elementojn, tio estas,  bioprodukta bloko, bioterio, kemia sinteza planto kaj inĝeniera bloko.

Ĉi tiu investo devos finiĝi en decembro de ĉi tiu jaro kaj antaŭ 2022 la lando jam havos industrian komplekson, kiu inkluzivas ruban pritraktadon kaj laboratorion por garantii la produktadon de insekticidoj, sterkaĵoj kaj aliaj kontribuaĵoj por agrikulturo kaj nutraĵoj.

Ĉi tiu investo ebligos anstataŭi importojn kaj  havas avangardan teknologion, kiu garantias pli grandan rendimenton kaj sekve pli grandan efikon en ĉi tiu strategia sektoro por la lando.
La produktado de bioproduktoj de ĉi tiu investo povus kovri inter miliono kaj 1,5 milionoj da hektaroj de kultivo-areoj  kun favora media efiko.

La industria komplekso Labiofam La Habana grave kontribuos al la kuba scienco en tempo, kiam la lando montris sian kompetenton kaj efikecon en esplorado rilate al la disvolviĝo de novaj vakcinoj; kaj ĝi ankaŭ havos spacon en produktoj por agrobiologia kontrolo kiel plantaj sanoj kaj nutra suvereneco.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up