Kuba ekonomio 2014

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-27 10:34:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Trascendaj paŝoj estis plenumitaj en la kuba ekonomio en la jaro 2014: oni ekfunkciigis novan kaj stimuligan Leĝon de Investoj, solidiĝis la ekonomia zono speciala de Mariel, oni antaŭenigis la procezon por forigi la duoblan monunuon kaj okazis interkonsento por transdoni la gastronomiajn kaj servajn fakojn al kooperativaj kaj memstaraj mastrumadoj, tio estas, ne ŝtataj.

Dum la jaro oni daŭre plenumis la sindevigojn akiritajn en la reordigo de la ŝuldoj kun la ĉefaj kreditoroj kaj tiel kontribui al rekuperigo de la internacia fidindeco de la kuba ekonomio.

Samtempe, oni adoptis diversajn regulojn por fortigi la fiskan kontrolon fronte al maldisciplino kaj nepagoj de impostoj flanke de la personoj naturaj kaj juraj.

Oni ankaŭ laboris en la procezo funkciigi la gvidliniojn de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la revolucia registaro, aprobitaj dum la 6-a kongreso de la komunista partio, nun en etapo kvalite supera, kiu okupiĝas pri taskoj ekstreme kompleksaj, kies solvo influos ĉiujn facetojn de la nacia vivo.

La kuba ekonomio alfrontis seriozajn problemojn en la produktado de nutraĵoj kio kaŭzos altajn kostojn pro tiu koncepto en la venonta jaro kaj evidentigas ke la adoptitaj reguloj ankoraŭ ne rezultigis la atenditaĵojn en la agrobrutara sektoro de la lando.

Tiu ĉi situacio daŭre provokas altajn prezojn de la nutraĵoj, tiel en la agrobrutaj merkatoj kiel en la vendeja reto per forta valuto, kio damaĝas gravan parton de la loĝantaro, spite al tio  ke la averaĝa salajro kreskis, danke al plialtigo de la salajroj de la sansektoro, ankaŭ de la laboristoj en entreprenoj kun eksterlanda kapitalo kaj ankaŭ en la privata sektoro.

Por perfektigi la entreprenan sistemon kuban oni aprobis regulojn de aŭtonomeco, kiel la ampleksigo kaj fleksigo de la sociaj celoj kaj malfermi  la maĵoristan merkaton por ke la sektoro ne ŝtata aliru al importaĵoj.

 

Oni daŭre multobligis la kreadon de novaj kooperativoj en diversaj sektoroj kiuj jam proksimumas al 500; el tiuj jam funkcias 329, kaj dume aliaj 300 estas en takso-etapo. Preskaŭ duonmiliono de gelaboristoj havas okupojn en tiu sektoro kaj ankaŭ kiel memstaruloj.

Unu el la temoj pli gravaj kiuj estis prioritataj en 2014 estis la procezo por unuigi la nun duoblan monunuon, kie oni solide progresadis kaj jam estas skizita vasta programo de reguloj por eviti damaĝojn al la ekonomio kaj la civitanaro.

Pri tiu ĉi temo la prezidento Raúl Castro esprimis en la ĵus finiĝinta sesio de la kuba parlamento, ke la unuigo mona kaj ŝanĝa ne estos la tuja solvo de ĉiuj problemoj alfrontataj de la insula ekonomio, tial ke ĝin oni devos komplementi kun aro da reguloj makroekonomiaj kiuj favoru la monordigon de la lando, kio inkluzivas alĝustigojn de prezoj kaj salajroj.

En sia parolado Raúl Castro ratifis ke oni garantios la deponojn bankajn en fremdaj valutoj, en kubaj pesoj konverteblaj (CUC) kaj en kubaj pesoj (CUP), samkiel la kontantan monon mane de la loĝantaro kaj la juraj personoj landaj kaj eksterlandaj.

Li ankaŭ emfazis ke en Kubo oni ne privatigos laŭ la maniero dezirata de kelkaj personoj eksterlande kaj ke la socia proprieto regos  sur la fundamentaj produktiloj, kie devos domini la principo socialista “ĉiu laŭ sia kapablo kaj al ĉiuj laŭ sia laboro” sen ŝokterapioj nek abandonitoj je propra sorto.

Oni antaŭvidas ke la kuba ekonomio por la jaro 2015 altigos sian malnetan internan produkton je pli ol 4% meze de eksteraj financaj limigoj kaj la internacia situacio.

Tamen, ĝi estos nuancigita de la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Usono kaj iompostioma malstreĉiĝo de la usona sieĝo, dum oni atendas, aliflanke, pozitivan respondon fronte al la insula Leĝo de investoj kiu proponas dekon da eblecoj kies valoro atingas pli ol 8 000 milionoj da dolaroj.

La defio daŭre alfrontata de la kuba popolo estas granda kaj la supera aspiro estas loki la insulan ekonomion je la nivelo de la politika prestiĝo kiun Kubo konkeris danke al la revolucia agado, al la rezistemo unueca de la popolo.

La kuba prezidento asertis ke la ekonomio estas la ĉefa pendanta fako de la lando kaj oni devas ĝin envojigi definitive al nerenversebla evoluo de la socialismo. Ĝi estas, en vero, la supera celo de la kubanoj por la jaro 2015 kaj poste.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up