Muzeo de ĉokolado de Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-02 18:35:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ĉokoladon oni enportis en Kubon en la 17-a jarcento el Meksiko kaj Venezuelo kaj rapide oni ekkultivis ĝin pro la granda komerca profito dum la periodo de la angla okupo de la insulo.
 
Ĝia komerco furoris kiam la francoj eskapintaj el la haitia revolucio establiĝis en la orienta regiono de Kubo, kie ili kultivis kakaon, kotonon kaj kafon, interalie. De tiam ĉokolado enradikiĝis en la insulo kaj tial ekde la jaro 2003 oni decidis krei tiel nomatan muzeon de ĉokolado en Havano.
 
En la iama rezidejo de la grafoj de Lagunilla, en la malnova urboparto, staras la fama domo de la Verda Kruco, en la stratoj Amargura kaj Mercaderes, startpunkto de la procesio de la sanktulo de via krucis, kiun oni komplete reskonstruis kiel parton de tuta projekto kunlabora inter la registaroj de Kubo kaj Belgio.
 
Inspirite en la Muzeo de la Reĝa Placo de Bruselo, la muzeo de ĉokolado de Havano elvokas la historion de kakao, ekde ĝia kultivo, produktado kaj komercado ĝis la plej variaj formoj de konsumo.
En paneloj oni montras la historion, variecon de kultivitaj plantoj, la plej famajn markojn kaj la ĉokoladajn fabrikojn ekzistintajn en la urbo, kiel tiu nomata La Estrella (Stelo).
Same oni ekspozicias opiniojn de diversaj famuloj pri ĉokolado samkiel anekdotojn ligitajn al ĝi, datumojn pri la eltrovo de la semo en Ameriko kaj ties alveno al Eŭropo.
Tiu ĉi malgranda, sed interesa muzeo posedas kolekton de ĉokoladujoj kaj tasoj el ceramiko angla, germana, itala kaj franca el la jarcentoj deknaŭa kaj dudeka; kaj ceramikaj ĉokoladujoj, potoj, kaseroloj kaj tasegoj de mozaiko angla de la jarcentoj dekoka kaj deknaŭa eltrovitaj dum arkeologiaj traserĉoj en la regiono.
La franca mostaĉa taso kiu invitis trinki ĉokoladon sen malsekigi la mostaĉojn estas unu el la eksponataj novaĵoj en la montrofonestroj de la muzeo kune kun la kaserolaĉoj kupraj el Hispanio: ĉokoladujoj, kruĉoj kaj kafujoj. Oni ankaŭ montras mudlilojn el bakelito kaj ujon por konfitaĵoj donacita de la muzeo de kakao kaj ĉokolado de Bruselo.
En la muzeo oni povas koni pri la unua kuba fabriko fondita en la orienta urbo Santiago de Cuba komence de la dudeka jarcento, nomata La indianino
Poste oni fondis la fabrikon La Española, Baguer, La Estrella kaj Armada. Tiam ekzistis ĉokoladejoj francaj en Santiago de Cuba kaj Havano kie tre famiĝis la vendejo La Dominica.
Oni povas koni la uzon de la kakao-lakto kiel brulaĵo por la endoma lumigado, por prepari kremojn en apotekoj kaj por ellabori sapojn kaj kosmetikaĵojn en la parfumejoj.
La havana muzeo de ĉokolado posedas kelkajn tablojn kie oni povas gustumi bongustajn ĉokoladajn trinkaĵojn kies ekskluziva bazo estas la fama kakao de la kuba orienta regiono Baracoa; oni povas elekti el inter la tradicia formo kun vainilo kaj kanelo; aŭ la azteka kun pimento kaj nuksoj.
 Sendube, la muzeo de ĉokolado estas populara centro de la malnova Havano, homara heredaĵo, kie la vizitanto ĝuas kaj ripozas. Se vi venas al Kubo, ne perdu la okazon renkontiĝi kun la eta, sed alloga muzeo de ĉokolado.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up