Kubo kaj Suda Koreio firmigas la bazojn por reciproka ekonomia kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-17 08:18:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidanto de la ĉambro de komerco kaj industrio de Koreio, Park Yong-maan, kaj de la komerca ĉambro de Kubo, Orlando Hernández Guillén, subskribis en Seŭlo la memorandon de interkompreniĝo (MOU), laŭ informis la sudkorea entrepreno per komuniko.

La interkonsento starigas la devon de ambaŭ partoj dividi informojn rilate al la negocoj, okazigi interŝanĝon inter siaj delegitaroj kaj organizi  forumojn komunajn.

Orlando Hernández Guillén, kiu posedas vastan sperton pri tiaspecaj sferoj en la kuba registaro, renkontiĝis kun reprezentantoj sudkoreaj por informi pri la investeblecoj en la kariba insulo.

Oni atendas ke tiu ĉi interkonsento estu paŝo antaŭan fronte al la estonta normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Suda Koreio, depost la deklaro de ambaŭ registaro pri la volo tion fari kiel eble plej baldaŭ.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up