Bedaŭras Ekvadoro pli ol trijaran aziladon de Julian Assange

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-11 07:16:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La registaro de Ekvadoro publikigis oficialan komunikon de la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj homa moviĝemo kie esprimis sian kontenton pro tio ke “la juraj garantioj svedaj malebligis la plilongigon de situacio kies paraliziĝo damaĝis la juran gardon efikan de la aziliĝinto, kvankam ĝi estus preferinta ke tiuj tri akuzoj hodiaŭ preskribiĝintaj estintus klarigitaj delonge antaŭ la justico”.

La registaro memorigis ke dum la lastaj tri jaroj ili esprimis almenaŭ 31-foje la pretecon faciligi la malferman proceson en Svedio kontraŭ la aŭstralia programisto, fondinto de la cifereca retejo Wikileaks.

Samtempe, Ekvadoro bonvenigis la akceptemon de la sveda administracio por realigi dialogon kun Quito, kun la celo konkretigi juran kunlaboron inter ambaŭ landoj, tamen, ili bedaŭris la malaktivecon de la britaj kaj svedaj aŭtoritatuloj dum la tuta periodo de azilo de Assange, en kiu ili ne aŭdis la proponojn kaj alvokojn al dialogo flanke de Ekvadoro.

Laŭ la komuniko, la registaro de Ekvadoro alfrontos la dialogon kun Svedio sub la konvinko kaj kompromiso respekti kaj respektigi la homajn rajtojn, kiuj inkluzivas la statuson de politika azilo, konsekrita en la internacia juro kaj la volon atingi kompreniĝon por solvi bonvole la legitimajn aspirojn de la partoj.

Ekde junio de 2012 Assange vivas azilita en la ekvadora ambasadejo en Londono, sen ebleco eliri, por eviti areston kaj forsendon al Svedio, kie oni lin reklamacias pro supozataj seksaj deliktoj, ŝarĝoj eĉ ne formulitaj kontraŭ li.

La advokatoj de Assange posedas sufiĉajn pruvojn por konsideri ke la reala intenco de la svedaj aŭtoritatuloj, kune kun la britoj, estas ekstradiciigi lin al Usono, kie oni povus lin komdamni eĉ je mortpuno pro diskonigo de klasifitaj informoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up