Pli ol 14 mil personoj estis atentataj en prisana foiro en La Paz.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-24 07:20:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la Tropiko de Cochabamba, lulilo kaj piliero de la transforma procezo de Bolivio, okazis prisana foiro kie estis prizorgataj pli ol 14 mil personoj flanke de kuracistoj kubaj kaj boliviaj.

La foiro estis inaŭgurita la pasintan 20-an de aŭgusto  de la prezidento Evo Morales, kaj temas pri ampleksa omaĝa agotago okaze de la 90-a naskiĝdatreveno de la kuba gvidanto Fidel Castro kaj la 191-a datreveno de la sendependiĝo de Bolivio.

La aŭtoritatuloj decidis etendigi la foiron pro la amasa ĉeesto de pacientoj kiuj venis al konsultiĝoj de la kubaj specialistoj kaj tiuj de la ministerio pri sano de Bolivio por prevento kaj kontrolo de malsanoj, laŭ informis la organizantoj de tiu ĉi foiro.

Aldone, estis senpage distribuitaj diversaj medikamentoj al ĉiu paciento laŭ iliaj bezonoj. La loĝantoj de la regiono estis atentataj en  fakoj kiel ĝenerala medicino, pediatrio, interna medicino, kardiologio, neŭrologio, dermatologio kaj aliaj.

La prezidento Evo Morales estis la unua paciento atentata de la kubaj kuracistoj, kiuj reviziis kaj efektivigis rehabilitigon de la maldekstra genuo, kiu estis operaciita la pasintan junion.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up