Pintkunsido de la antiimperiisma junularo memore al Che Guevara

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-22 10:15:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 22 nov (RHK) Bolivio sin preparas por akcepti ĉirkaŭ 2 mil gejunulojn  el diversaj landoj kiuj partoprenos la duan pintkunsidon de antiimperiismaj junularoj, okazonta la 2-an kaj 3-an de decembro en la Vilao Tunari, en la departemento de Cochabamba.

La eventon oni dediĉos al la 50-a datreveno de la alveno de la komandanto Che Guevara al tiu andina lando, laŭ raportis la organiza komitato, kiu sciigis ke delegitaroj el 8 landoj iberoamerikaj konfirmis sian ĉeeston.

La programo de la evento antaŭvidas debatojn pri temoj kiel agreso kaj imperiisma interveno politika kaj  milita kontraŭ la suvereneco de la popoloj, la defendo de la Patrino Tero kaj la uzado de la sociaj retoj kiel novaj scenejoj por la antiimperiismaj bataloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up