Nicolás Maduro denuncas atakon kontraŭ la financa sektoro de la lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-03 09:02:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Caracas, 3 dec (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, denuncis ŝtatpuĉon de la financaj sektoroj naciaj kaj internaciaj pere de atako kontraŭ la monpapero de la lando kaj saboto cibernetika kontraŭ la interreta platformo.

Maduro klarigis ke “efektiviĝis operacio gvidita el Cúcuta, Kolombio, flanke de la faŝisma dekstrularo venezuela en alianciĝo kun la kolombiaj mafioj por senigi la landon de monpapero”, elstarigis la televidĉeno Telesur.

La venezuela ŝtatestro ankaŭ detaligis ke okazis ĉi-vendrede internacia ciberatako kontraŭ la financa sistemo, “kiu damaĝis la tutan kapablon pri interŝanĝo mona” por provoki kolapsiĝon en la pagoj ĉe vendo-punktoj, kasistoj kaj financaj transakcioj.

Li klarigis ke ne temas pri la unua fojo ke tiaspeca saboto kontraŭ la lando estas farata, ĉar en 2013 la Korporacio Suiche 7B ĉesigis la servojn de aŭtomatoj en  la tuta lando.

Ĉi-foje la atako al la financa sistemo estis gvidita de Credicard, kiu apartenas al la Banko de Venezuelo (33.34%) kaj al la Banko de Caribe kaj BOD (33.33%). La nuna prezidanto estas Ricardo Mendoza, de la privata institucio  Bancaribe.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up