Michel Temer estas akuzita de influo-trafiko en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-09 09:56:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, 9 dec (RHK) Peto de juĝo kontraŭ la prezidento brazila, Michel Temer, pro la delikto de influo-trafiko, estis prezentita al la Ĉambro de Deputitoj flanke de reprezentantoj de sociaj movadoj.

Ekzistas firmaj indicoj pri kontraŭleĝaj agoj faritaj de la brazila ŝtatestro, kiu implikis la demisiintan registaran sekretarion kaj ties ĉefa politika aganto Geddel Vieira Lima, sciigas la dokumento  transdonita al la ĝenerala sekretariejo de la Direktora Tablo de la Malsupera Ĉambro, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La tekston subskribis 19 personoj,   kaj emfazas ke Temer uzis sian postenon por subteni privatajn interesojn, kio konsistigas la influ-trafikon.

Tiurilate, la prezidanto de la Centralo Unika de la Laboristoj (CUT) Vagner Freitas, unu el la petantoj favore al politika juĝo, rimarkigis ke “Temer  havis ministron kiu agis malregule kaj la prezidento, anstataŭ  puni, subtenis lin”.

La profesoro pri publika juro de la universitato de Braziljo, Marcelo Neves, kiu akompanis la petantojn, precizigis ke la konduto de la prezidento enkadriĝas inter la deliktoj antaŭvidataj en du artikoloj de la Leĝo pri Respondeco, kiu rilatas al la troigoj de la povo en la plenumo de publikaj postenoj.

La juristo aldonis, ke Temer realigis aliajn du deliktojn komunajn: koruptado kaj influ-trafiko.

Fine de la pasinta novembro, la tiama ministro de kulturo, Marcelo Calero, demisiis kaj poste klarigis ke tio  obeis al konstantaj premoj flanke de Vieira Lima, kaj eĉ de Temer, por ke li favoru la  liverigon de malregula konstruaĵo en Bahia, ĉar ĝi estis persona intereso de Vieira.

La  menciita agado, konsistis el 30-etaga konstruaĵo en la ĉirkaŭaĵo de areo deklarita nacia heredaĵo, kaj tial ĝi estis haltigita de la Instituto de Historiaj Heredaĵoj kaj Naciaj Artoj (Iphan)

Laŭ Calero, antaŭ demisii, la prezidento kunvokis lin por klare esprimi sian subtenon al la postuloj de Vieira, klarigante ke “la politiko havas  situaciojn kiel tiaspecajn premojn”.

Kiam estis diskonigitaj la detaloj de tiu kazo, Vieira Lima- posedanto de apartamento taksata je pli ol tri milionoj da realoj, nome, preskaŭ unu miliono da dolaroj, en la menciita konstruaĵo, estis ankaŭ devigita demisii.

Post tia okazaĵo, la leĝofarantoj de la Partio Laborista (PT) petis kopion de la koncernaj dokumentoj, kaj iniciatis la agadojn;  post identigi la delikton  de respondeco, la vojo estos malfermi procezon de juĝo kontraŭ la prezidento, avertis la gvidanto Afonso Florence.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up