La fido de katalunoj pri sendependiĝo retroiris laŭ diskonigita enketo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-19 08:05:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 19 dec (RHK) Apenaŭ 18% de la katalunoj pensas ke Katalunio atingos la sendependiĝon de Hispanio, dum 44,3% konsideras ke la temo fermiĝos per iaspeca interkonsento kun la Ŝtato, kiu donu al la regiono plian aŭtonomecon, laŭ enketo publikigita ĉi-dimanĉe de la gazeto El Periódico, raportas  la informagentejo Reuters.

La kataluna gazeto esprimas ke la fido je atingo de la kataluna ŝtato retroiris 4 poentojn ekde la “plebiscitaj” elektoj de la 27-S de 2015.

Laŭ la mezurado farita de la Gabinet d’Estudis Socials i Opinió Pública (GESOP) por El Periódico, 27,6% de la enketitoj kredas ke la suverenisma mandato estos flankenlasita pro manko de sociaj subtenoj, kio antaŭvidas 5 poentojn pliajn ol pasintseptembre.

La ebleco kunvoki unuflankan referendumon pri sendependiĝo duonigas la opiniojn de la demanditoj, tiel ke 49,6% favoras ĝin kaj 48,8% rifuzas tiun konsultiĝon sen permeso de la Ŝtato.

Rilate la rezulton de eventuala voĉdonado, la “jeso” por sendependiĝi gajnos laŭ la enketo kun 48,9%, sed ne atingos 50% de la voĉoj. La sendependiĝo estus rifuzata de 40,3%.

La Konstitucia Tribunalo interkonsentis pasintsemajne, zorgan nuligon de la rezolucioj de la kataluna parlamento celantaj kunvoki la referendumon pri la sendependiĝo de la regiono, antaŭvidita de la kataluna ekzekutivo por 2017.

La enketo de la grupo GESOP estis farita inter la 12-a kaj 14-a de decembro per 800 telefonaj intervjuoj kaj havas grandan erar-marĝenon, je 3,5% 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up