Trump povas nuligi ĝis 70% de la dekretoj de Obama.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-26 09:24:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 26 dec (RHK) La elektita prezidento usona, Donald Trump, povus nuligi ĝis 70% de la dekretoj de la nuna prezidento Barack Obama, kiam li enposteniĝu, asertis Newt Gingrich, membro de la transira teamo de Trump kaj eksprezidanto de la Reprezentanto-Ĉambro.

La funkciulo asertis al la televida kanalo Fox News, ke proksimume 60 aŭ 70 elcento de la dekretoj, estos nuligitaj de Trump. Por tio li bezonas “etan juran proceson, ŝaĝajn advokatojn kiuj zorgu pri tio”.

La respublikano taksis la lastajn dekretojn de Obama kiel “senespera frenezo”, komparante lian heredaĵon kun “pupo lanĉita aeren, kiu vastiĝas kaj malvastiĝas”.

Obama furiozas, laŭ diras Gingrich, kaj alprenis decidojn kun la celo distri Trump, kaj kredigi al siaj liberalaj aliancitoj ke la demokratoj estas bonaj kaj malamigi la respublikanojn.

Obama subskribis vendrede la Leĝon por Rajtigo al la Nacia Defendo, subtenate de la Kongreso, kiu rajtigas la elspezojn de la defenda departemento por la jaro 2017 kaj malpermesas la kunlaboron militan kun Rusio.

Pasintsabate, li subskribis alian leĝon pri milita buĝeto, kiu ebligas puni kiun ajn eksterlandanon kiu estu implikita en “koruptado kaj amasaj perfortoj de homaj rajtoj”.

La leĝo, kiu daŭrus ses jaroj, inkluzivas punojn kiel frostigon de aktivoj kiujn povus posedi la akuzitoj sub usona jurisdikcio kaj malpermesi vizojn por vojaĝi al Usono.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up