Finiĝas hodiaŭ la 5-a pintkunsido de la Celac.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-25 08:28:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dominika Respubliko, 25 jan (RHK) La 5-a pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj, Celac, finiĝas hodiaŭ en la urbo Bávaro, situanta en la oriento de tiu ĉi kariba lando, per adopto de politika deklaro plus aliaj specialaj.

Depost la analizoj faritaj de la kunordigantoj kaj la ministroj pri eksteraj rilatoj en siaj respektivaj kunsidoj, nun la prezidentoj, ĉefministroj kaj estroj de delegitaroj devos ratifi la dokumentojn, inter kiuj estas agadplano, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Inter la temoj de la dokumentoj estas la bezono ĉesigi la financan, komercan kaj ekonomian sieĝon altrudatan de Usono al Kubo, samkiel aliaj aferoj rilataj al nutra sekureco, migrado, evoluo kaj la monda problemo de narkotoj.

Aliaj temoj estas nuklea malarmado, genro, evoluigo de la virinoj, financado por evoluo, rehavigo al Kubo de la teritorio okupata de la militbazo de Usono en Guantánamo kaj indiĝenaj lingvoj.

La pintkunsido komenciĝis hieraŭ per silentminuto omaĝe al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, firma impulsanto de tiu ĉi integriga regiona mekanismo.

La kunsidon ĉeestas la prezidentoj de Kubo, Raúl Castro; de Ekvadoro, Rafael Correa; de Bolivio, Evo Morales; kaj Salvadoro, Salvador sánchez Cerén, kiu ricevos de Dominika Respubliko la portempan prezidantecon de tiu ĉi regiona organismo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up