La sekureca konsilantaro kaj la strategioj kontraŭ la islama ŝtato.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-07 07:01:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, 7 feb (RHK) La sekureca konsilantaro de UN analizas  la strategiojn por venki la islaman ŝtaton (EI), en scenejo kie la terorista grupo ŝajnas perdi terenon.

La sesio de tiu internacia organo 15-membra ricevas raporton de la ĝenerala adjunkta sekretario por politika aferoj, Jeffrey Feltman, plus konsultiĝo je fermitaj pordoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

La debatoj de la konsilantaro havas kiel ĉefdokumenton, la raporton de la ĝenerala sekretario de UN pri la minaco prezentata de EI por la paco kaj sekureco internaciaj.

Laŭ la dokumento, la ĵihadistoj suferis notindajn retroirojn rilate al teritoria kontrolo, milita potenco kaj financoj.

En Irako kaj Sirio ili ricevis fortajn batojn, tamen, la ĝenerala sekretario avertas pri la daŭra ĉeesto de la minaco, kiu kreas zorgojn pro la disvastiĝo de la teroristoj en Irako, Sirio kaj Libio, post kiam ili estas devigitaj forlasi la antaŭe kontrolitajn teritoriojn.

Ankaŭ estas zorgiga la kapablo de la islama grupo inspiri teroristajn atakojn de la nomataj “izolaj lupoj”, prezicigas la raporto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up