Rifuzos bolivianoj la falsigan kampanjon kontraŭ la prezidento Evo Morales okaze de la pasintjara referemdumo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-20 07:06:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, 20 feb (RHK) La vicministro bolivia de Aŭtonomioj, Hugo Siles, asertis ke la popolo amase esprimos dum du tagoj sian rifuzon kontraŭ la mensoga kampanjo adresita kontraŭ la prezidento Evo Morales, kio influis rekte la rezultojn de la referendumo pasintjara.

Jam la plimulto de la bolivianoj scias, ke monaton antaŭ la popola konsultiĝo, la 21-an de februaro pasintjara, por modifi la  artikolon 168 de la politika konstitucio ebligonta la rekandidatiĝon de Morales, estiĝis mensoga kampanjo kontraŭ li.

La entrudiĝo de falsaj agoj, supozata influtrafiko kaj iu filo de Morales kun Gabriela Zapata, estigis en parto de la publika opinio la decidon rifuzi lian rekandidatiĝon okaze de la elektoj de 2019, emfazis Siles antaŭ la televida kanalo Bolivia TV.

Grupo de ĵurnalistoj de diversaj amaskomunikiloj efektivigis veran sieĝon kontraŭ la supozata filo de Morales, kaj nur poste, sciinte la rezulton de la referemdumo, oni eldiris ke neniam ekzistis tia filo kaj ĉio estis nur parto de amaskomunika kampanjo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up