Trump-parolado antaŭ la Kongreso serĉos subtenon al siaj programoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-28 07:00:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 28 feb (RHK) La prezidento de Usono, Donald Trump, sin prezentos hodiaŭ antaŭ la du ĉambroj de la Kongreso serĉante subtenon por kernaj temoj de sia ekzekutiva agendo kiel la elimino de la programo Obamacare kaj la regulojn pri migrado.

La usona prezidento elparolos ĉi-vespere, kaj laŭ informis la Blanka Domo, la parolado estos dediĉita al la “renovigo de la usona spirito”.

Alia temo estos la fiska reformo kiun li volas impulsi en la Kongreso kaj la rekonstruado de la Armitaj Fortoj, pri kio li substreki ekzekutivan ordonon.

Alia  temo pri kiu li parolos estas la polemika afero impulsata de la nuna admiistracio rilate al migrado, tial ke li ordonis la konstruon de la landlima murego  ĉe Meksiko (kiu fakte ja ekzistas, temas pri finkonstruado), kaj same pri la vetoo serĉanta malpermesi la eniron de rifuĝintoj el sep landoj plej parte islamaj landoj, kio estis blokita en la kortumoj.

Laŭopinie de la demokrataj gvidantoj de la Senato kaj la Reprezenta Ĉambro, Chuck Schumer kaj Nancy Pelosi, respektive, la diskurso de Trump antaŭ la komuna sesi de la Kongreso, estos alia prezento de sia populista retoriko kaj estos plena je vakuaj  vortoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up