Politikaj partioj paragvajaj postulas aplikon de la demokratia ĉarto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-04 07:03:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Asuncion, 4 apr (RHK) Reprezentantoj de la liberala partio aŭtenta radikala (PLRA) kaj la partio demokrata progresista (PDP) kunsidis kun la reprezentanto de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) en Paragvajo, Diego Bustamente, por peti la aplikon de la Ĉarto Demokratia Interamerika, fronte al la politika krizo de la lando kaj la perfortaj agoj okazintaj kontraŭ la amendo-projekto  konstitucia.

La opoziciantaj gvidantoj transdonis al Bustamente, dokumenton por la ĝenerala sekretario de la organizo, Luis Almagro, en kiu ili prezentas la lastajn okazaĵojn perfortajn okazintaj en Paragvajoj, la “entrudiĝon faritan kontraŭ la paragvaja demokratio kaj kontraŭl la rajto-stato”.

Same, ili konsideras “institucia puĉo” la projekton de konstitucia amendo aprobita de 25 senatanoj en surpriza kunsido kaj je fermita pordo, kiu starigas la polemikan reelektiĝon por 2018 de la prezidento de lando, Horacio Cartes.

Tiel ili formale petas la aplikon de la artikolo 200 de la Demokratia Ĉarto por ke la OEA intervenu en tiu ĉi situacio, ili emfazas.

Ili ankaŭ denuncis la polican atakon kontraŭ la sidejo de la partio, kie oni  mortigis la junan gvidanton Rodrigo Quintana, kaj certigis ke la polico eniris al la ejo “sen jura ordo, pafante kun fajroarmiloj kaj minancante per siaj armiloj kontraŭ la gvidantoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up