Fillon rifuzas respondi novajn rivelaĵojn pri kontraŭleĝaj agoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-11 07:12:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, 11 apr (RHK) La dekstrula kandidato al la elektoj en Francio, François Fillon, rifuzis respondi al la novaj rivelaĵoj de la gazetaro pri laboroj donitaj al sia edzino, pro kio li alfrontas juran akuzon.

En deklaroj al la televida kanalo France 2, la aspiranto al la prezidanteco asertis ke li ne diros unu plian vorton pri tiuj aferoj, parolante pri la novaj informoj diskonigitaj hieraŭ de la periodaĵo Mediapart, dediĉita al la ĵurnalisma esplorado.

Laŭ sciigis tiu amaskomunikilo, Fillon oferis laboron al sia edzino kiel parlamenta asistanto ekde 1982, kvar jarojn antaŭ ol la dato publike akceptita de la politikisto, informis Prensa Latina.

Fine de la pasinta januaro la semajna gazeto Le Canard Enchainé sciigis ke dum kelkaj jaroj Fillon disdonis profitajn  laborkontraktojn al sia edzino kaj du pli aĝaj filoj, kio tuj levis suspektemon pri fikciaj laborpostenoj.

La justico esploris la situacion kaj fine akuzis la konservativan politikiston pro deflankigo de publikaj fondusoj kaj perforto de sociaj posedaĵoj, samkiel al la edzino.

La skandalo havis fortan sekvon en lia elekta kampanjo, kaj li asertas sian senkulpon pri tio, kulpigante la registaron inkluzive la prezidenton François Hollande, pro “organizado de komploto” por damaĝi lin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up