Konfirmita la venko de Lenín Moreno eĉ kun pli da voĉoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-19 07:19:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Juan Pablo Pozo, estro de la nacia elekta konsilantato (CNE)

Quito, 19 apr (RHK) La rezulto de la rekalkulado de voĉdonoj en  Ekvadoro finiĝis kun pli da voĉoj por la prezidento elektita Lenín Moreno, de Alianza PAIS, dum la malvenkinto, Guillermo Lasso, de CREO-SUMA, atingis malpli da voĉoj ol la pasintan 2-an de aprilo.

Moreno nun havas 51,16 elcento fronte al 51,15 en la unua kalkulado, laŭ informis la nacia elekta konsilantaro (CNE), kaj Lasso pasis de 48,85 al 48,84%.

Juan Pablo Bozo, la estro de la konsilantaro, memorigis ke la procezo estas “rekalkulado el la 100 el cento da obĵetitaj aktoj. Ĉi tie ne temas pri hazarda aŭ proporcia rekalkulado. Ĉi tie temas pri ĉiuj aktoj prezentitaj de la politikaj organizaĵoj”, li emfazis aludante al deklaroj faritaj de la ekskandidatoj de la alianco CREO-SUMA  Andrés Páez pere de Twiter.

La rekalkulado okazis en la koloseo Generalo Rumiñahui  en Quito, kaj kunvokis pli ol 3 mil personoj kaj 24 delegitoj de la observantaj misioj. Entute estis rekalkulitaj 3 865 aktojn por totalo de 1 miliono 275 450 voĉoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up