Venezuelo retiriĝas de la OEA: giganta paŝo por rompi la imperian intervenismon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-27 07:50:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro

Karakaso, 27 apr (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, oficialigis la retiriĝon de sia lando de la organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) fronte al ĝiaj konstantaj agresoj, kaj asertis ke tiu ĉi estas giganta paŝo por rompi la intervenismon imperian.

Li aldonis ke tiu ĉi 26-an de aprilo estas tago de digno kaj sendependeco, ĉar Venezuelo, lulilo de Liberigintoj venkos kontraŭ la intervenan planon kaj postulos respekton.

Tiamaniere, Venezuelo decidis retiriĝi de tiu organizaĵo, tuj post kiam ĝia konsilantaro decidis okazigi kunsidon por paroli pri Venezuelo, sen la rajtigo flanke de tiu ĉi lando.

Tiu ĉi kunsido okazas kadre de prema kadro kontraŭ la Ŝtatoj kaj perfortas la artikolojn 1, 19 kaj 20 de la Ĉarto de la OEA, asertis la reprezentanto de Venezuelo antaŭ la organizaĵo, Samuel Moncada.

En la renkontiĝo oni aprobis, krome, rezolucion por kunvoki konsultiĝan renkontiĝon de ministroj por plu diskuti la internajn aferojn de Venezuelo, kaj tial Venezuelo esprimis sian neglekton pri tia rezolucio perfortiga kaj kontraŭjura.

Maduro konfirmis per la socia reto Twitter ke la bolivara kaj revolucia Venezuelo de Hugo Chávez daŭre iros al la vera sendenpenco kaj neniu ĝin haltigos.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up