Denuncas Venezuelo kunkulpon de Almagro pri agresoj kontraŭ siaj funkciuloj okaze de la asembleo en Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-19 07:47:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 19 jun(RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Delcy Rodríguez denuncis la ĝeneralan sekretarion de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) , Luis Almagro kaj al la meksika homologo, Luis Videgaray, pro agresoj kontraŭ la venezuela delegitaro kiuj vojaĝis al tiu nordamerika lando, Meksiko,  por partopreni la pintkunsidon de tiu organizo kiu komenciĝas ĉi-lunde.

Pere de Twitter, la venezuela ministro denuncis agresojn kontraŭ la vicministro venezuela por Nordameriko, Samuel Moncada kaj la ambasadorino Carmen Velázquez, flanke de “ekstremistoj” de tiu lando kaj taksis kunkulpulo la meksikan funkciulon, tial ke li estis avertita pri minacoj kaj oni petis plian protekton, kaj ĉar oni permesis ke la fanatikaj ekstremistoj venezuelaj enmiksiĝu kaj havu la eblecon tion fari en la hotelo mem , asertis Moncada en deklaroj al la informa agentejo hispana EFE.

La hotelo Moon Palace, sidejo de la 47-a asembleo de la OEA, estas ĉirkaŭata de fortaj sekurecaj reguloj, sed ili loĝigas ne nur delegitarojn de la OEA .

La asembleo funkcios ĝis merkrede en Cancún kaj tie,  Venezuelo oficialigos sian eliron de tiu malprestiĝinta organizo, kies historio plenas je subteno al militaj intervenoj usonaj en diversaj landoj de nia regiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up