Spite al la dekstrula bojkoto, la venezuelanoj voĉdonis.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-31 07:49:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Prezidantino de la CNE

Karakaso, 31 jul (RHK) La prezidantino de la nacia elekta konsilantaro (CNE) de Venezuelo, Tibisay Lucena, informis ke la elekta partopreno ĉi-dimanĉa estis je  41,53 elcento, tio estas, pli ol 8 milionoj da personoj en la elektado de 537 el 545 membroj de la nacia konstitucia asembleo (ANC).

La venezuelanoj voĉdonis rekte kaj sekrete por 364 teritoriaj reprezentantoj kaj 173 sektoraj. Dum la 8 restantaj estas indiĝenaj reprezentantoj kiuj estos elektitaj la 1-an de aŭgusto en tri ĝeneralaj asembleoj, laŭ la kutimoj kaj tradicioj de la indiĝenaj popoloj de la lando.

Gajnis la paco, kiam gajnas la paco Venezuelo gajnas, ŝi esprimis ekde la ĉefsidejo de la elekta konsilantaro en la ĉefurbo. Ŝi gratulis la popolon pro tio bonega partopreno.

Por tiuj ĉi elektoj, la CNE kreis  sekurecajn regulojn aldonajn, cele al garantioj de la rajtoj je voĉdono de la venezuelanoj, fronte al la minacoj de la plej radikalaj sektoroj de la opozicio malhelpi la elekton per atakoj al la elektaj centroj kaj barigo de avenuoj kaj stratoj.

Kiel parto de la adoptitaj reguloj por garantii la voĉdonadon, la CNE kreis centrojn de kontingenco por tiuj personoj kiuj ne povas voĉdoni en siaj loĝlokoj pro minacoj kaj agresoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up