Danĝera retroira demandosigno por la indiĝenaj popoloj de Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-08-15 00:13:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, 14 aŭg (RHK) La Supera Federala Tribunalo (STF) de Brazilo pridebatas decidon, kiu se iĝas reala, konsistigos retroiron por la teritoriaj rajtoj de la indiĝenaj popoloj, ekde la epoko de la milita diktaturo en tiu sudamerika lando.

Laŭ la tezo, kiuj ne okupadis siajn antaŭulajn terojn en aŭ antaŭ la 15-a de oktobro 1988, kiam ekvalidis la nuna Konstitucio de tiu lando, ne plu rajtos je tiuj teroj nek por fruktuzo.

La venontan 16-an de aŭgusto oni scios la decidon de la juĝistoj kiuj analizas la leĝecon de la nomata tezo de tempa kadro.

Se la brazilaj juĝistoj akceptas la decidon, centoj da triboj kiuj dependas de siaj teroj por memstareco kaj supervivado, povus esti detruitaj, kaj tial, oni antaŭvidas grandajn indiĝenajn protestojn.

(Laŭ informo de La Radio del Sur)



Komentarioj

  • Sidney's gravatar
    Sidney
    15/08/2017 08:22 am

    La nuna puĉa registaro de Brazilo ĉiam retroiras la rajtojn de la malpli favoraj popoloj.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up