La nacia asembleo konstitucia de Venezuelo rifuzas agresemajn klopodojn de la Eŭropa Parlamento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-13 09:29:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 12 sept (RHK) La prezidantino de la konstitucia asembleo, Delcy Rodríguez, asertis ke la sinteno de la eŭropa parlamento estas rezulto de la internacia turneo de la reprezentantoj de la ultradekstrula organizo Tablo  de la Demokratia Unio por peti plian agresemon kontraŭ la popolo kaj la registaro venezuelaj.

Ŝi elstarigis ke la klopodoj apliki la punregulojn fiaskis, ĉar nur tri el cento de la parlamentanoj voĉdonis favore al tiu propono.

Siaflanke, la prezidento Nicolás Maduro esprimis sian aprobon pri la iniciato de Dominika Respubliko kaj de la eksestro de la hispana registaro José Luis Rodríguez Zapatero, rekomenci la dialogon inter la opozicio kaj la registaro de Venezuelo.

Li ankaŭ salutis la pretecon de la nacia dekstrularo aliĝi al tiu vojo de dialogo cele garantii la trankvilecon de la venezuelanoj.

Antaŭe li legis komunikon de la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, kiu esprimas kompletan subtenon al la propono pri dialogo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up