Rusio denuncas planon de Usono por ŝanĝi la registaron de Sirio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-23 08:17:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La rusa ministro pri eksteraj rilatoj, Seguéi Lavrov

Moksvo, 23 jan (RHK) La rusa ministro pri eksteraj aferoj, Serguéi Lavrov, denuncis ke Usono posedas planon B por krei novan alternativajn aŭtoritatulojn en Sirio kaj ŝanĝi ties registaron.

Li aldonis ke “Usono fiksis direkton por krei alternativajn aŭtoritatulojn en siria teritorio”kaj certigis ke Rusio “kontraŭagos” al ĝi, laŭ informis la televida kanalo Telesur.

La rusa diplomato asertis ke la usonaj agadoj en Sirio konsistigas “arbitran provokon”, ĉar ĝi daŭre volas kontroli teritoriojn, aparte tiujn kiuj estas proksimaj al la turka landlimo.

Lavrov opiniis ke “Vasingtono instigis kaj daŭre instigas sentojn apartigajn inter la kurdoj, ignorante la senteman karakteron kaj regionan dimension de la kurda problemo”.

Post la terorista atako okazinta la 20an de januaro en Sirio per toksaj substancoj, Lavrov esprimis ke Usono ne atentas tiun ĉi okazaĵon kaj akuzis la sirian registaron efektivigi atakon kontraŭ la opozicio, sed klarigis ke ekde 2014, la kemiaj substancoj en Sirio estis forigitaj kaj detruitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up