Rusio instigas Usonon rekonsideri sian sintenon al Latinameriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-02-06 08:26:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moksvo, 5 feb (RHK) Rusio alvokis Usonon rekonsideri siajn anoncojn realpreni la Doktrinon Monroe kaj respekti la suverenecon kaj internajn aferojn de Venezuelo kaj Kubo, kaj oferis sin por starigi pontojn kaj ne murojn kun Latinameriko.

La rusa ministerio pri eksteraj rilatoj referencis al la ĵusaj deklaroj de la usona ŝtatsekretario, Rex Tillerson, en la universitato de Texas, kie li lanĉis kiel ĉefan mesaĝon la celon realpreni tiun doktrinon kiu en 2025 fariĝos 200-jara: Ameriko por la amerikanoj.

Sed la mondo ŝanĝiĝis kaj ankaŭ Latinameriko, kiu nun rigardas fiere principon de la Liberiginto Simón Bolívar: “ĉiu ŝtato rajtas elekti sian reg-sistemon kaj la aliaj ŝtatoj devas respekti tiun elekton”.

Rusio konfirmas  sian kunlaboremon kun Latinameriko en la sferoj politika, sian progreson en la ekonomiaj ligoj, inkluzive de la altnivelaj teknologioj, energetiko, transporto, insfrastrukturo kaj bioteknologio, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up