Rifuzas Nikaragvo ekskludi Venezuelon el la Pintkunsido de la Amerikoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-22 08:10:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Daniel Ortega rifuzas agreson kontraŭ Venezuelo

Havano, 22 feb (RHK) La prezidento de Nikaragvo, Daniel Ortega, rifuzis la vetoon altrudatan kontraŭ Venezuelo neglektante la eblecon al tiu ĉi lando partopreni la pintkunsidon de la Amerikoj, kiu devos sesii la 13-an kaj 14-an de aprilo en Lima, Peruo.

Ortega emfazis ke tiu decido perfortas ĉiujn rezoluciojn kaj principojn starigitajn en la Ĉarto de UN (ONU) kaj trarompas  la suverenecon de la latinamerikaj landoj.

Dum ceremonio omaĝe al mortodatreveno de la nikaragva gvidanto Augusto César Sandino, la ŝtatestro konfirmis sian sintenon kontraŭ la agresoj impulsataj de fremdaj potencoj kaj kelkaj registaroj de la regiono kontraŭ Venezuelo kaj Kubo.

Ortega atentigis pri tiuj kiuj volas dividi la latinamerikajn popolojn, kaj elstarigis la gravecon de la Latinamerika integriĝo, kun la celo atingi sukcesojn favore al evoluigo latinamerika, spite al la ideologiaj diferencoj ekzistantaj inter la registaroj.

 

Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up