Spertulo de UN asertas ke ne ekzistas humanitara krizo en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-26 07:57:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alfred De Zayas, spertulo de UN, foto ACN

Havano, 26 feb (RHK) Alfred De Zayas, spertulo de UN agnoskis la negativajn sekvojn de la ekonomia milito en Venezuelo, sed asertis ke ne ekzistas nuntempe humanitara krizo en la sudamerika lando.

La respondeculo pri la impulsado de internacia ordo demokratia kaj egaleca flanke de UN, esprimis al la televida ĉeno Telesur, ke spite al tio ke  estas mankoj kaj malprovizoj en tiu ĉi lando, la situacio ne similas al vere malfacilaj panoramoj ekzistantaj en aliaj landoj.

Por homo kiu vivis kaj laboris dum jardekoj por UN kaj bone konas la situacion en landoj de Azio, Afriko kaj kelkaj en Ameriko, klaras  ke la situacio de Venezuelo ne estas humanitara krizo, li asertis.

Li ankaŭ pledis por pli da solidareca kampanjo favore al Venezuelo, por ke tiu ĉi lando povu transvivi tiun ĉi situacion kaj esprimis ke la internacia komunumo devas labori por haltigi la punojn altruditajn de Usono kiuj damaĝas la venezuelan popolon. Precize tiuj ĉi punoj de Usono malfaciligas la situacion en la sudamerika lando.

La spertulo, kiu vojaĝis la pasintan novembron al Venezuelo, taksis kiel senvaloraj la argumentojn de Usono, kiu volas per tiaj argumentoj, provoki  ŝanĝon de registaro kiu estis demokratie elektita kaj prezidata de Nicolás Maduro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up