La prezidento de Venezuelo konfirmis sian rifuzon kontraŭ la amaskomunikila milito.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-27 00:09:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fronte al miloj da kamparanoj, indiĝenoj kaj fiŝkaptistoj venintaj el ĉiuj partoj de Venezuelo, la prezidento Nicolás Maduro, rifuzis unua plian fojon, la militon lanĉitan de la amaskomunikiloj, al kiu aliĝis konataj figuroj de la artoj, aliancitaj kun tiuj celantaj forŝteli la pacon kaj ĝojon al la venezuelanoj.
Maduro, reagis kontraŭ ĉiuj kiuj celas dikti al la venezuelanoj tion kion ili devas fari, kaj alvokis al konstruado de paca dialogo, por transformi la socion al pli altan ŝtupon de toleremo per interŝanĝo profunda kaj spirita.
Li ankaŭ alvokis por festi  la 24-an de marto, la tagon de la sklaveco-elimino en Venezuelo, celebri nacian pacan konferencon de la indiĝenaj popoloj kiel strebo por atingi la sopiratan trankvilecon en la lando kaj neŭtralizi la perfortantojn.
Maduro alvokis ĉiujn sektorojn kiuj ĵus komencis la porpacan konferencon en la salono Ayacucho de la Palaco de Miraflores; li parolis pri la diversaj eventoj kiuj perfortadis la socion kaj insistis pri la bezono rapide agadi por serĉi ĉiujn mekanismojn kontraŭ la perforto.
Li klarigis ke en tiu ĉi unua laborkunsido de la porpaca konferenco, “la unua ero estas respekto al la Konstitucio, kompreni la signifon de tiu alvoko en la nuna kunteksto travivata de la lando”.
“Haltigi la fokusojn de la perforto en la lando”, la ne perforto estu la dua punkto, li insistis, kaj la tria estos “la defendo de la lando fronte al la enmiksiĝemo, ne travivita en 15 jaroj de suvereneco”.
Ni alvoku la tutan landon al granda dialogo politika, socia, filozofia, de toleremo, respekto, ĉiu ekde sia pozicio, li emfazis, kaj dankis al ĉiuj sektoroj partoprenantaj la kunvokadon por komenci la necesan dialogon kaj agadon por la patrolando.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up