Alvoko de UN por toleremo kaj respekto al diverseco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-20 23:04:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Okazas la ĝenerala asembleo kontraŭ rasismo kaj ksenofobio

UN, 20 mar (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, alvokis impulsi la toleremon, inkluzivigon kaj respekton al diverseco per debato kaj malfermo de la socioj.

Ni devas kunlabori por elimini mesaĝojn de malamo, kaj tiun falsan sintenon ke eblas rifuzi kelkajn kaj inkluzivigi aliajn, li asertis okaze de la asembleo de UN.

Ni ne devas permesi ke la ekstremistaj ideologioj kaj novnaziaj, normaliĝu kaj legitimiĝu, emfazis la diplomato, kiu elstarigis ke diskriminacio  persistas en multaj landoj kaj komunumoj tra la mondo, kiel la trista ekzemplo de la rohinjoj, minoritato islama persekutata de la aŭtoritatuloj de Miamaro.

Li memorigis la gvidantecon de la sudafrikano Nelson Mandela, kiu batalis la tutan vivon por kontraŭstari maltoleremon, rasismon kaj diskriminacion.

Tiun ĉi 21-an de marto estas la Internacia Tago de elimino de rasa diskriminacio, establita de UN en 1966, precize en la dato kiam okazis la murdo de Shaspeville mane de la sudafrika polico kontraŭ la protestantoj pro aplikado de Apartiĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up