Usono: kvar mortintoj pro pafado en restoracio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-23 19:27:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nova mortpafado en Usono per atakarmiloj

Havano, 23 apr (RHK) Laŭ raporto de la usona agentejo AP, estis informite ke viro kun atakfusilo eniris ĉi-dimanĉe en restoracion en Nashville, Tennessee, Usono, kaj mortpafis kvar personojn antaŭ ol kliento sukcesu forpreni de li la armilon.

La polico serĉas la suspektemulon, Travis Reinking, 29-jaran, kiu alvenis per aŭto al la loko tre vizitita Waffke House, mortigis du personojn en la parkejo, eniris la restoracion kaj plu pafis, kaj poste eskapis.

Steve Anderson, policestro de Nashville esprimis ke ne estas klara la motivoj de tiu okazaĵo, kvankam eblas ke Reinking “suferu mensproblemojn”.

La reprezentanto federala Jim Cooper esprimis per komuniko elektronike diskonigita ke la pafado evidentigas la bezonon multobligi la limigojn al “ĝeneraligita aliro de civiluloj al atakarmiloj de milita uzo”.

(Informfonto: Cubasí)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up