Sesias en Jamajko la 39-a pintkunsido de ŝtatestroj de la kariba komunumo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-05 09:00:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborsesio de la ŝtatestroj de Caricom

Montego Bay, 5 jul (RHK) Komenciĝis la ordinara kunsido de la konferenco de ŝtatestroj de la kariba  komunumo (Caricom) en la kongresa centro de Montego Bay en St. James, Jamajko, ĉefe fokusita en la starigo de la ekonomio kaj merkato komuna de Caricom, inter aliaj temoj.

La kunsido, kiu efektivigas sian kunsidon 39-an kaj sesios ĝis vendredo, estas prezidita de la ĉefministro de Jamajko, Andrew Holness, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

 La kunsido bonvenigis la ĵuselektitajn ŝtatestrojn de Barbado, Mia Mottley, de Grenado, Keith Mitchell, kaj de Antikvo kaj Barbudo, Gaston Browne. Kiel speciala invitito estas la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

Dum tri tagoj, la ŝtatestroj debatas tiklajn temojn kiuj havas gravajn sekvojn en la ekonomia kaj socia evoluo de la regiono, kiel strategio por sekureco fronte al krimo kaj perforto, kiel alfronti la naturajn fenomenojn kiuj damaĝas la regionon, interalie, huraganojn kaj tropikajn ŝtormojn, kaj la klimatan ŝanĝon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up