Evo Morales laŭdis la sintenon ne enmiksiĝan de López Obrador

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-11 08:07:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Evo Morales, prezidento de Bolivio

La Paz, 11 jul (RHK) La prezidento de Bolivio, Evo Morales, laŭdis la sintenon “dignan kaj demokratian” de la nova ŝtatestro de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiu konfirmis politikon de ne enmiksiĝo en la internajn aferojn de la landoj.

Per mesaĝo en la socia reto Twitter, la bolivia ŝtatestro skribis ke “subteni la interventismon estas montri servemon al la usona registaro”.

Amaskomunikiloj diskonigis la sintenon de la nova prezidento, esprimita de Marcelo Ebrard, nomita kiel estonta ministro pri eksteraj aferoj de Meksiko, kiu aldonis ke tio ankaŭ rilatas al landoj kiel Venezuelo kaj Nikaragvo, pozicio kiu malsamas al tiu de la eliranta registaro de Peña Nieto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up