Omaĝoj pro la 100-a datreveno de Nelson Mandela.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-17 08:40:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nelson Mandela

Pretorio, 17 jul (RHK) La omaĝoj pro la 100-jariĝo de la legenda gvidanto kontraŭ apartiĝo Nelson Mandela, ekis komence de la jaro per pluraj mitingoj, prelegoj, metiejoj kaj ekspozicioj pri lia vivo kaj heredaĵo.

Hodiaŭ la eksa prezidento usona Barack Obama, prelegos en Johannesburgo kaj la prezidento sudafrika Cyril Ramaphosa faros ceremonian paroladon.

La slogano de tiu ĉi omaĝo estas “Vi estu la heredaĵo”: alvoko al la homaro por atingi ŝanĝon kontraŭ la malegalecon kaj plibonigon en la vivo de la homoj.

Aliaj gastoj en la celebradoj estos la eksa gvidanto de Irlando, Mary Robertson kaj la nobelpremiito pri paco Ellen Johnson Sirlead, eksprezidento de Liberio.

La renkontiĝo okazas en la stadiono Wanderers kie ariĝos 8 mil personoj, kaj ĉeestos la parlamenta estrino, Baleka Mbete kaj multaj gvidantoj de tiu afrika lando kaj internaciaj elstaruloj kiel la eksa prezidento de UN, Kofi Annan kaj la ŝtatestro de Botsvano, Molgweetsi Masisi. La vidvino de Mandela, Graca Machel ankaŭ ĉeestos la ceremonion.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up