Rusio akuzas Israelon provoki la faligon de aviadilo IL-20 en Sirio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-18 12:21:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La rusa aviadilo IL-20

Moskvo, sept 18 (RHK) La ministerio pri defendo de Rusio taksis agresemaj la agadojn de Israelo, kiu provokis la faligon en Sirio de la rusa esploraviadilo IL-20, deklaris Ígor Konashénkov, reprezentanto de la rusa institucio.

Laŭ la komuniko institucia, la faligo estis kaŭzita de siria misilo kontraŭaviadila de sistemo S-200 , post kiam la israela armeo uzis ĝin kiel ŝirmilo provokante ties faligon.

La rusa ministro pri defendo, Serguei Shoigu, informis ke li atentigis  pri la pozicio al sia israela partnero, Avigdor Lieberman, dum telefona konversacio, kaj tial la kulpo pri la faligo de la aviadilo kaj forpaso de 15 soldatoj kiuj vojaĝis en ĝi, falas komplete sur Israelon, li emfazis.

La ministro indikis ke la israela agado ne obeas al kunlabora sinteno ekzistanta inter la du ŝtatoj kaj memorigis ke pli ol unu foje, Moskvo alvokis Telavivon sindeteni de aeraj atakoj kontraŭ Sirio, kio endanĝerigas la vivon de rusaj soldatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up