Meksikanoj marŝas postulante justicon por la studentoj de Ayotzinapa.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-26 08:05:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Meksikanoj postulas justicon por la studentoj de Ayotzinapa

Meksikurbo, 26 sept (RHK) sociaj movadoj, studentoj kaj familianoj de la 43 malaperintaj studentoj de la normala lernejo kampara de Ayotzinapa, marŝados ĉi-merkrede postulante justicon, post jaroj de la kazo kiu kortuŝis Meksikon.

“Kvar jarojn sen la vero, nek justico”, tiel legeblas en la afiŝoj de la marŝontoj kiuj startos je la 16-a loka horo de la simbola strato Anĝelo de la Sendependeco en la ĉefurbo.

Dum la tuta semajno okazos similaj marŝoj kun la celo postuli la eltrovon de la gejunuloj, tamen, la ĉefa mitingo okazos hodiaŭ kun la ĉeesto de miloj da personoj el kelkaj ŝtatoj de Meksiko.

Jam hieraŭ okazis marŝado por protesti kontraŭ la fakto ke pasis 4 jarojn  de la perforta malaperigo de la studentoj, kio estas mistero kaj ankaŭ doloro transformita en batalflago por la gepatroj, sociaj movadoj kaj organizoj kiuj insistas pri la rajto scii la veron pri la malaperigo de la studentoj de Ayotzinapa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up