Denuncas Venezuelo manipuladon de la migra temo por pravigi militan intervenon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-02 08:11:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 2 okt (RHK) La migrado venezuela estas uzata kiel instrumento de manipulado de la amaskomunikiloj por pravigi enmiksigajn agojn kaj militan intervenon kontraŭ la sudamerika lando, asertis la vicministro pri komunikado, William Castillo.

Dum intervjuo ĉe la multnacia televida ĉeno Telesur, la vicministro pri eksteraj rilatoj asertis ke “ne ekzistas la menciita migra krizo en Venezuelo, sed male, tio kion la internaciaj agentoj klopodas montri estas nur pravigo por validigi kaj legitimigi agojn kaj atakojn kontraŭ la lando”.

Castillo klarigis ke ekzistas internacia kampanjo per falsaj promesoj organizitaj de deliktaj bandoj kiuj trafikas kun homoj kaj retoj de prostituado, kiuj kaptas la lokulojn por ekspluati ilin.

Li klarigis ke Venezuelo ne agnoskas la nombron da venezuelanoj en eksterlando diskonigitaj pasintjunie de la Oficejo de UN por la kunordigo de humanitaraj aferoj (OCHA).

Li denuncis ke “dum la lastaj monatoj la registaroj de Ekvadoro, Kolombio, Ĉilio kaj Peruo aranĝas specon de propagando por altigi tiujn ciferojn”.

Castillo elstarigis ke kun la celo atenti la migran kojunkturon la registaro kreis la Planon Reveno al la Patrolando, por rehejmigi volontule ĉiujn landanojn suferantajn situaciojn de vundebleco kaj ksenofobio en eksterlando.

La oficialaj nombroj ke pli ol 20 mil venezuelanoj atendas sian enskribiĝon en la registara programo, dementas la kalumnian kampanjon impulsitan kontraŭ la venezuela registaro.

Ĝis nun la revenigitoj per tiu planoj, tute volontule, estas pli ol 3 400 venezuelanoj kiuj estis en Brazilo, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Argentino, Dominika Respubliko, Ĉilio kaj Panamo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up