Brazilo: dua elekta rondo estas malvenko por Bolsonaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-08 10:24:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fernando Haddad kaj Jair  Bolsonaro al dua elekta rondo

Braziljo, 8 okt (RHK) Laŭ estis informite la fakto ke okazos dua elekta rondo en Brazilo por elekti la estontan prezidenton, estas perceptata en tiu ĉi lando kiel malvenko por la kandidato de la ekstrema dekstrularo Jair Bolsonaro, de la partio sociliberala (PSL).

La eksa kapitano de la armeo muntis enorman operacion subtenate de potencaj interesoj ekonomiaj, financaj kaj komercaj, de la monopoloj de komunikado kaj eĉ per kontraŭleĝaj agadoj por venki en la unua elekta rondo, sed malgraŭ ĉio li ne sukcesis tion fari, laŭ informis editorialo de la portalo Vermelho, de la komunista partio de Brazilo (PcdoB).

Aliflanke, informas la editorialo, la formulo de la koalicio La popolo denove feliĉa, kiun formas Fernando Haddad, de la partio de la laboristoj (PT) kaj Manuela D´Avila, de la PcdoB, plifortiĝas kaj transformiĝas en grandan amasmovadon kontraŭfaŝisman.

Tiurilate, la publikaĵo metis kiel defio tuja, la formadon de alianco kiu ampleksu la plejeble grandan politikan terenon, en kiu devas enesti ĉiuj fortoj pretaj konstrui solidan barieron kun kondiĉoj por malhelpi la eniron de faŝismo en la urnoj la venontan 28-an de oktobro.

Ili devas krei fronton kun diversaj proponoj, dialogi kun kelkaj sektoroj de la loĝantaro, levi diversajn flagojn kaj ekigi  projekton de defendo de la nacio, konsiderante la programon de la koalicio; movado kiu estu aŭtentike demokratia, popola kaj patrolanda, laŭ ili difinis.

Post esti konfirmita la rezultoj de la voĉdonado, Haddad atentigis ke multaj aferoj estas en risko, inkluzive de la konstitucia pakto de la jaro 1988. Li esprimis la celon unuigi ĉiujn defendantojn de la demokratio kaj entrepreni projekton de socia justico kaj nacia suvereneco, preter ĉiu ajn intereso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up