Avancas preparlaboroj de elektoj distriktaj en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-06 07:46:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Néstor Reverol informas pri distriktaj elektoj en Venezuelo

Karakaso, 6 nov (RHK) La ministro por internaj rilatoj, justico kaj paco de Venezuelo, Néstor Reverol, informis ke jam kunordiĝas la efektivigo de la Plano Respubliko por la elektoj de distriktaj konsilantaroj  la venontan 9-an de decembro.

Per sia konto de Twitter, la ministro klarigis ke ĉiuj funkciuloj estos je dispono de la strategia operacia stabo de la bolivaraj armitaj fortoj naciaj (Ceofanb) por kunordigi kaj aktivigi en la venontaj semajnoj la menciitan planon, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

La 9-an de decembro la venezuelanoj partoprenos alian elektan tagon por elekti 4 900 magistratanon el kiuj 1 703 postenoj estos je la nominala rango; aliaj 685 restas en listo kaj 69 en reprezento de indiĝenaj komunumoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up