Migrantoj centramerikaj alvenis al la usona landlimo en Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-14 10:39:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Karavano de migrantoj centramerikaj survoje al Usono

Meksikurbo, 14 nov (RHK) Ĉirkaŭ 475 migrantoj de la unua karavano centramerika, jam alvenis al la meksika ŝtato de Tijuana, ĉe la usona landlimo, kun la celo eniri tiun landon.

El tiu grupo da migrantoj, ĉirkaŭ 80 membras en la komunumo lesba, biseksa, trans kaj interseksa, Queer (LGBTIQ), kiuj planas peti azilon al la usonaj aŭtoritatuloj.

Dum la migrantoj proksimiĝas al la usona landlimo, la aŭtoritatuloj intensigas la sekurecon, kiu ja estas fortigita per 5 000 soldatoj, kiuj instaladas pikdratajn barilojn por eviti ke la migrantoj eniru al usona teritorio  kontraŭleĝe.

Tamen, la migrantoj ne celas eniri al Usono sen antaŭe peti azilon, laŭ informis membro de la karavano César Mejía, kiu konfirmis ke ĵaŭde ili komencos en grupoj de 5 aŭ 10 membroj, peti azilon al la usona aŭtoritatuloj en la giĉeto El Chaparral.

De antaŭ kelkaj tagoj la usona prezidento Donald Trump subskribis dekreton kiu malpermesas al la migrantoj kiuj eniru kontraŭleĝe, peti azilon, sed ili devas trapasi la kontrolpunktojn en la landlimo.

La unua karavano de migrantoj eliris la pasintan 13-an de oktobro kun la celo alveni al Usono kaj jam sumas iom pli ol 4 000 personoj el Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up