Rusio atentigas pri ebla aniĝo de Ukrainio al NATO.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-12 10:13:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Prezidantino de la rusa senato, Valentina Matvienko

Moskvo, 12 dec (RHK) La temo de ebla aniĝo de Ukrainio al la organizo de la norda atlantika traktato (NATO) dividas la socion en tiu lando kaj minacas pri fragmentiĝo, esprimis ĉi-merkrede la prezidantino de la rusa senato, Valentina Matvienko, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

La nuna ekzekutivo ukraina ne povas konsideri sin registaro de nacia unuiĝo, tial ke ĝi nur reprezentas la interesojn de la “superaj partneroj” kiuj subtenis la puĉon en februaro de 2014, esprimis Matvienko en deklaroj al la rusa gazeto Rassiskaya Gazeta.

Ŝi aldonis ke la  nunaj aŭtoritatuloj, cele plenumi ĉiujn taskojn petitajn de la superaj partneroj, nun intencas ekstarigi aferon tiel tiklan kiel la aniĝon de Ukrainio al NATO, tamen, ili forgesis demandi la opinion de la civitanaro, tio estas, per referendumo.

Ili nur serĉas, je la nivelo parlamenta, iniciati procezon por aniĝi al tiu milita traktato, afero kiu dividas la socion.

Cetere, la ĉeesto de NATO en Ukrainio estas fakto, sed ĝia konfirmo jura havos negativan sekvon en la ukrainia socio, laŭ esprimis lokaj spertuloj.

Asesorantoj de la atlantika organizo laboras kun la ukrainaj trupoj ligitaj rekte al la kolizio en la zono de Donbass, kie situas la memproklamitaj respublikoj de Donetsk kaj Lugansk.

Pli ol 10 mil personoj forpasis, plej parte civiluloj, post kiam Kievo lanĉis en aprilo de 2014 operacon punigan kontraŭ la civiluloj  de Donbass, opoziciinta al la puĉo kaj al eliminado de la rusa lingvo kiel dua oficiala lingvo en Ukrainio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up