Nicolás Maduro: Venezuelo starigas novajn kaj fortajn alianciĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-02 10:17:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro kaj Ignacio Ramonet

Karakaso, 2 jan (RHK) Fine de la jaro 2018 la prezidento venezuela Nicolás Maduro, estis intervjuita de la hispana ĵurnalisto Ignacio Ramonet en la Palaco de Miraflores, sidejo de la registaro.

Maduro, kiu eniros en sian duan prezidentan periodon 2019-2025 la venontan 10-an de januaro, pritraktis temojn de nacia politiko, la evoluo en la ekonomio kadre de la Programo de rekuperiĝo, kresko kaj prospero, kaj la internacia scenejo kie Venezuelo starigas novajn kaj fortajn alianciĝon en la multpolusa mondo de la  geopolitiko.

Li pritraktis la temon de la petrola produktado, kaj aparte la koruptadon. Li sciigis ke la jaro 2018 estis markita de la decida agado de la publika ministerio gvidata de la ĝenerala prokuroro, Tarek William Saab, kiu impulsis procesadon de kelkaj gravaj aŭtoritatuloj envolvitaj en kazoj de koruptado kaj lavado de aktivoj.

De antaŭnelonge, la prezidento Maduro anoncis starigon de plano nacia kontraŭ koruptado, burokratismo kaj favore al efikeco. Li emfazis ke ne ekzistas en la historio de Venezuelo, procezo kaj registaro kiu iam estus batalinta kontraŭ koruptado en ties struktura karaktero, nek tiom rigore kiel tion faras la bolivara revolucio.

Maduro denuncis la sieĝon internacian kontraŭ la venezuela ekonomio gvidata de Usono, kiu estis rekorda dum la jaro 2018 per kostanta persekutado kontraŭ ĉiuj financaj transakcioj,  ekonomia milito  cele sufokigi ĝin altrudante gravajn obstaklojn al komercado, importado de nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj por la venezuelanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up