Povoj de Venezuelo subtenas sian konstitucian prezidenton Nicolás Maduro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-25 09:32:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Supera Kortumo de Venezuelo subtene al Nicolás Maduro

Karakaso, 25 jan (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, posedas hodiaŭ la subtenon de la ŝtataj povoj fronte al la klopodoj efektivigi puĉon kontraŭ la konstitucia prezidento,  subtenate de la registaro de Usono.

Dum ceremonio okazinta pro la jura jaro 2019, la estro de la Supera Kortumo de Justico, Maikel Moreno, asertis ke tiu ĉ institucio rekonas Maduro kiel la solan prezidenton legitiman de la bolivara respubliko de Venezuelo, laŭ raportas la informa agentejo Prensa Latina.

La magistrato aldonis ke tiu ĉi institucio malagnoskas ĉiujn pretendojn uzurpi la funkciojn de la ekzekutivo kun la “grava celo primoki la volon de la popolo” fronte al la sin proklamo de la supera reprezentanto de la Parlamento en leĝa malrespekto, Juan Guaidó, kiel “prezidento en funkcioj” de Venezuelo.

Siaflanke, la nacia elekta konsilantaro de Venezuelo ankaŭ malagnoskis la agojn de la nacia opozicio kiu celas ignori la nacian suverenecon kaj instigi militan puĉon en la lando.

Ankaŭ la prezidanto de la respublika morala konsilantaro kaj ĝenerala prokuroro de la respubliko, Tarek William Saab, rifuzis la eksterlandan enmiksiĝon en la internaj aferoj de Venezuelo kaj ratifis la suverenan kaj sendependan karakteron de la lando.

La legitima kaj konstitucia prezidento de Venezuelo ankaŭ ricevis la subtenon de ĉiuj staboj de la naciaj armitaj bolivaraj fortoj kaj de la guberniestroj de 19 ŝtatoj de la sudamerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up