Kolombiaj organizaĵoj denuncas preparon de milita invado kontraŭ Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-20 07:10:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 20 feb (RHK) Fronte al la streĉiĝo travivata en la kolombia-venezuela landlimo, analizistoj kaj  politikaj gvidantoj en tiu ĉi urbo avertas pri la preparo de milita invado kontraŭ Venezuelo maskita kiel humanitara helpo.

Laŭ la ĝenerala sekretario de la komunista partio kolombia, Jaime Caycedo, Usono celas invadi Venezuelon kaj volas tiom fari ekde Kolombio.

Tio kion oni nomas humanitara helpo envero eliras el la militbazoj usonaj en Karibio kaj estas pravigo por milita interveno, atentigis Caycedo per sia Twitter-konto.

Tiurilate, la kolombia analizisto Oscar Hernando, deklaris al la informagentejo Prensa Latina ke en la landlimo inter tiuj du landoj oni celas krei incidenton por pravigi la frato-murdan militon.

Pri la anoncia koncerto  “humanitara” programita por vendredo en la landlima urbo de Cúcuta, Hernando precizigis ke “oni organizas ĝin por kolekti 100 milionojn da dolaroj, dum la usona registaro forrabas al Venezuelo pli ol 23 mil milionoj da dolaroj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up