Maduro asertas ke Venezuelo travivas la unuan cibernetikan militon de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-04 09:36:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 4 apr (RHK) La prezidento Nicolás Maduro asertis ke Venezuelo travivas la unuan cibernetikan militon de la mondo, adresitan kontraŭ la elektra sistemo por malstabiligi la landon kaj altrudi  reĝimŝanĝon el Usono.

Li emfazis ke temas pri milito de dimensioj ne konvenciaj per atakoj al la publikaj servoj.  Maduro tiel asertis pri la cibernetikaj sabotoj al la hidroelektra centralo Simón  Bolivar, en la diglago Gurí, kaj la atencoj per elektromagnetaj pulsoj kontraŭ transmisiaj linioj, raportis la televida ĉeno Telesur.

Li sciigis ke Donald Trump, la usona prezidento, decidis iniciati tiun ĉi militon kontraŭ la popolo. Kiam li asertas  ke surtable estas ĉiuj opcioj, tiu ja estas lia ĉefa opcio, emfazis Maduro.

Li anoncis ke jam komenciĝis la plano de 30 tagoj de ŝarĝmastrumado por rekuperi la nacian elektrosistemon.

Li petis al ĉiuj  militaj taĉmentoj de la lando, resti atentaj “en situacio de alarmo” fronte al la planoj krimaj preparataj de la dekstrulado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up