Arreaza: Venezuelo plenumos siajn komercajn devojn spite al Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-09 09:06:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Jorge Arreaza, ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo

Karakaso, 9 apr (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Jorge Arreaza certigis ke,  Venezuelo plenumos siajn devojn komercajn spite al la kreskantaj punoj de la usona registaro.

La ministro emfazis ke Venezuelo plu sendos hidrokarburaĵojn al Kubo spite al la punoj anoncitaj de Vaŝingtono kontraŭ la ŝipoj, kiuj transportas la krudaĵon al la insulo.

Karakaso respondos per la vojoj ne konvenciaj kaj respektante la internacian leĝon por daŭrigi siajn interŝanĝojn, li aldonis.

Li aldonis ke Venezuelo plenumos siajn devojn kun frataj landoj kiel Kubo kaj elstarigis la forton de la rilatoj de sia lando kun la mondo, kaj rifuzis la agojn izolcelajn  impulsitajn de la usona registaro kaj ties aliancitoj kontraŭ Venezuelo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up