UN memorigas viktimojn de la etno tutsi en Ruando.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-12 08:58:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Genocido provokis mortintojn de la etno tutsi en Ruando

Nov-Jorko, 12 apr (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN memorigas hodiaŭ la viktimojn de la genocido de 1994 en Ruando, kiu provokis pli ol 800 mil mortintojn, plejmulto el la etno tutsi.

La prezidento de Ruando, Paul Kagame, estas unu el la invititoj al la speciala sesio, kiun partoprenas  ankaŭ la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres. Oni aŭdos atestojn de transvivintoj de tia masakro.

Por memorigi la mortintojn de tiuj mallumaj ĉapitroj de la historio de la homaro dum la lastaj jaroj, la Ĝenerala Asembleo deklaris la 7-an de aprilo kiel la Internacia Tago de Cerbumado pri Genocido kontraŭ la etno tutsi, laŭ raportis la informa agentejo  Prensa Latina.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up