La supera tribunalo brazila revizios novan defendrimedon pri Lula

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-23 07:56:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brazilio, 23 apr (RHK) La supera tribunalo de justico de Brazilo revizios novan defendrimedon de la defendo de la eksprezidento Luis Inacio Lula da Silva kontraŭ la komdanmo de 12 jaroj pro ŝarĝoj de koruptado pasiva kaj monlavado.

Malliberigita ekde la 7-a de aprilo 2018 en la sidejo de la federacia polico de Curitiva, ĉefurbo de la ŝtato de Paraná, Lula plenumas punon pro ŝajna akcepto de apartamento de Guarujá, marbordo de Sao Paŭlo flanke de la konstruentrepreno OAS.

Fronte al la akuzoj, la fondinto de la laborista partio PT insistas pri tio ke li estas viktimo de vera politika persekutado kaj batalos senfine por sia digneco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up