Psoe venkis la elektojn, sed interkonsenti necesas por regi.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-29 09:30:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pedro Sánchez gvidanto de Psoe. foto de Telesur

Madrido, 29 apr (RHK) La partio socialista laborista hispana (Psoe) gvidata de Pedro Sánchez gajnis la leĝofarajn elektojn ĉi-dimanĉe en Hispanio kaj devos interkonsenti por plu regi  en parlamento, kiu havos grupon de diputitoj de ekstrema dekstrularo.

Per 99,99 elcento de la kalkulitaj voĉoj  Psoe atingis 28,70% de la voĉoj, kio signifas 123 postenojn en la parlamento, raportis la televida ĉeno Telesur.

Dualoke estis la popola partio (PP) kun 16,69% kio signifas 66 postenojn. La politika formado de novliberala dekstrularo Ciudadanos gajnis 57 postenojn per 15,83 % de la voĉoj. Kaj la kvara loko estis por la maldekstrula Podemos kiu atingis 35 postenojn kun 11,94 % de la voĉoj.

Fronte al tiuj rezultoj,  Psoe devas alianciĝi aŭ interkonsenti tiel ke ĝi povu atingi la nombron de 176 postenoj, kiuj estas bezonataj por regi

Se ili ne sukcesas interkonsenti por formi la novan registaron, tiam oni devos malfondi la parlamenton kaj denove alvoki elektojn, kio malhelpus ekfunkciigi la ŝtatajn instituciojn kaj ĉesigus la sociajn kaj ekonomiajn programojn en tiu lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up