Agnoskas Pompeo subtenmanko al la puĉista opozicianto en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-06 08:38:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, 6 maj (RHK) La usona sekretario de ŝtato, Mike Pompeo, agnoskis ke la puĉista opozicianto Juan Guaidó ne havas la bezonatan subtenon de la venezuelanoj, tiel raportis la televida ĉeno Hispantv.

“Ni ne havos sukceson ĝis la tago en kiu ni atingu ĝin, kaj ni estas  deciditaj vidi kiel la venezuela popolo rekuperos sian demokration, samkiel aliaj 54 landoj  tion faris”, asertis Pompeo.

Li insistis ke Usono ne ĉesos subteni la klopodojn de la opozicio venezuela por faligi la konstitucian registaron de tiu lando, Nicolás Maduro.

Oni ne forgesu ke tiu sama politikisto konfirmis la pretecon de Vaŝingtono lanĉi militan agreson kontraŭ Venezuelo kaj postulis al Maduro forlasi sian postenon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up